Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Infektito en Shenzhen ne kaŭzas novan disvastiĝon
2020-08-17


La 15an de aŭgusto estis neniu raporto pri nove konfirmita loka kazo kaj sensimptoma loka infektito de KOVIM-19 en la provinco Guangdong. Tio signifas, ke la infekt-ĉeno ne estiĝas post infektiĝo de laborantoj en la superbazaro Hema en la urbo Shenzhen kaj iliaj familianoj.


La 14an de aŭgusto laboranto el la superbazaro Hema estis konfirmita kiel infektito de KOVIM-19 post reveno al sia hejmloko Lufeng en Guangdong. Ankaŭ ŝiaj familianoj kaj kolegoj, entute kvin homoj, estis infektitaj. Tiu novaĵo vekis maltrankvilon.


La 16an de aŭgusto Zhong Nanshan, membro el la Ĉina Akademio de Inĝenieriado, diris, ke la epidemio en Lufeng ne grandskale disvastiĝos kaj oni ne devas esti panika.


Li analizis, ke la epidemio rilatas al la superbazaro, tamen oni ankoraŭ ne certas, ĉu la laboranto estis infektita de alia homo aŭ post tuŝo de poluita manĝaĵo. Li diris: "Pro la kazo en la bazaro Xinfadi en Pekino, ni supozas, ke ĝi eble rilatas al infektita manĝaĵo, kaj tio donas al ni averton."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio