Junulinoj antaŭenpuŝas ĉinan konsumadon |
2020-08-14 |
Lastatempe la ĵurnalo South China Morning Post raportis, ke "etaj fratinoj" (karesnomo por junulinoj) de Ĉinio fariĝas motoro de konsumado. Ili prosperigas kampojn en manĝaĵoj, televidaj programoj, kosmetikaĵoj, luksaj objektoj, pribeleca medicino kaj interreto. Bone edukitaj, ili prokrastas aŭ rezignas edziniĝon aŭ naskon, pro tio ili havas pli da mono kaj fido pri konsumado. Krome, ili vidas similajn figurojn en popularaj televid-programoj. Ekzemple la furora amuz-programo "Fratinoj kuraĝe alfrontas venton kaj ondon" ĉi-somere instigas junulinojn malstreĉi limigojn al si kaj elspezi monon por si mem. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |