Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Virtuala Kongreso de UEA: pli bona ol atendite!
2020-08-14

Finiĝis la unua VK - Virtuala Kongreso de UEA. Kreita por anstataŭi la ĉi-jaran UK-n, tiu kongreso ricevis laŭdojn de multaj esperantistoj tra la mondo. En ĝi partoprenis 1833 homoj el 94 landoj, multe pli da homoj ol en kutima UK, inkluzive de tiuj kiuj kutime ne sukcesas, pro monmanko aŭ malfacilaĵoj por akiri vizon, vojaĝi al internaciaj kongresoj eksterlande.


Ekranbildo de la kongresejo


Samkiel la kongresejoj de IJK kaj VEKI, ankaŭ la kongresejo de VK havis babilejojn, nomitajn Kafejo, Koridoro kaj Librejo, kaj ili estis pli bone uzataj ol en pasintaj kongresoj, ĉar fine de prelego, preleganto havis la eblecon inviti la homojn al unu el tiuj ĉambroj por komenti aŭ fari demandojn pri la ĵus-okazinta prelego. Mi aparte ŝatas tiun eblon, ĉar dum prelego ne eblas vidi la spektantojn, kaj demandojn oni povas fari nur skribe, sed la babilejo permesas pli proksiman interagon inter preleganto kaj la publiko.


Tradiciaj partoj de UK-programo sukcese okazis en virtuala formo: Kleriga Lundo, Internacia Kongresa Universitato (IKU), Seminarioj de AIS (Akademio Internacia pri Sciencoj), Movada Foiro... Ili ĉiuj okazis rete. Virtuala Movada Foiro estis aparte malsimila al kutimaj movadaj foiroj, ĉar vizitantoj restis pli longe ĉe iu budo (fakte babilejo) kaj eksponantoj povis prezenti al ili aŭdvidan enhavon surekrane. Miaopinie ĝi estis pli facila por eksponanto, kiuj ne bezonis kunporti multegon da materialoj al kongresejo, pli oportuna por vizitantoj, kiuj povis pli trankvile kaj komforte informiĝi pri la laboro de Esperanto-organizoj, kaj pli mediamika, ĉar ĝi ne produktis rubaĵon nek bruegon.


Budo de Muzaiko en la Virtuala Movada Foiro


Kadre de la programo de Kleriga Lundo mi spektis la prelegon de Prof-ino Ilona Koutny, kaj sekve mi ankaŭ vidis tiun de Mirejo. La prelego de Ilona estis la unua de mi spektita kiu poste fariĝis agrabla babilado en la kongresa Librejo.


Pri la scienca programo de la kongreso, sufiĉas la rakonto de Amri Wandel dum la Solena Fermo de la kongreso: ĉiujare ĉ. cent homoj aĉetas la libron kun la tekstoj de IKU-prelegoj, sed ĉijare estis publikigita nur elektronika versio de la libro, elŝutebla senpage, kaj ĝis la fino de la kongreso ĝi estis jam elŝutita de pli ol 2000 homoj! Ankaŭ vi povas elŝuti ĝin senpage ĉe http://iku.trovu.com/pdf/iku_libro_2020.pdf. Laŭ mi tio atestas, ke per interreto eblas atingi pli da homoj, kaj ankaŭ ke interreto fariĝis gravega ilo por diskonigado pri sciencoj.


Amri Wandel gvidas ekskurson tra Jerusalemo


Amri Wandel ankaŭ brile kunordigis la ekskursan programon: kvankam ne eblis ĉi foje okazigi la tradiciajn kongresajn ekskursojn tra la gastiganta lando de la kongreso, tamen eblis almenaŭ virtuale ekskursi tra la tuta mondo, kaj ni povis virtuale viziti landojn kiel Tanzanio kaj Kolombio, kiuj ankoraŭ ne gastigis UK-n.


Ankaŭ la koncertoj estis altkvalitaj kaj tre interesaj, sin prezentis la artistoj Kaŝi (kiu malkaŝis sin antaŭ la kamerao), Ĵomart kaj Nataŝa, Perla Mielo, jOmO, Amir Naor kaj Gijom’. Kelkaj koncertoj estis antaŭe registritaj kiel filmeto, dum aliaj okazis rekt-elsende.


Post sperti tri malsamajn virtualajn kongresojn, mi povas diri, ke kelkaj homoj pli bone adaptiĝis al gvidado de virtuala aktivaĵo. Ekzemple, jOmO sukcesis krei bonegan etoson por sia virtuala koncerto, dum kelkaj prelegantoj sentis sin malkomfortaj por paroli antaŭ kamerao (mi mem sentis tiun embarason dum la unuaj minutoj de miaj prelegoj en IJK kaj VEKI, sed en VK mi jam sentis min komforta por paroli antaŭ kamerao). La koncerto de Gijom’ ne estis rekte elsendita, sed li sukcesis kapti la atenton de la publiko per interesaj rakontoj pri sia muziko.


Koncerto de Gijom'


Sed, ĝenerale, mi devas agnoski, ke prelego dum Virtuala Kongreso kaptis malpli da atento: oni povas aŭskulti ĝin kaj fari alian aferon samtempe, aŭ simple fari alian aferon unue kaj spekti la prelegon poste. Babiladoj estas la plej efika maniero interagi kun aliaj homoj en virtuala kongreso, speciale kiam ili uzas kameraon, kaj ĝuste en tiu punkto VK estis aparte bona: en ĝi babilejoj abundis pro tri kialoj: 1 - La kongresa programo estis 24-hora ĉiutage, kaj por certigi, ke kongresanoj ĉiam havu ion por fari en la kongreso, estis kreitaj specialaj programoj kiuj konsistis en babiladoj pri iu aparta temo, kiel fotado, biciklado, kuirado, ktp.. 2 - La Virtuala Movada Foiro estis aro da babilejoj. 3 - Estis kreitaj novaj programeroj sub la nomo “Babilu kun...”, kiuj konsistis en babiladoj pri iu temo sub gvido de iu koncerna homo, kiu povis aŭ gvidi la debaton inter la partoprenantoj aŭ simple prezenti ion kaj respondi demandojn. Laŭ mi tiu modelo de “Babilu kun...” estas bonega por virtualaj kongresoj kaj meritas esti aparte atentata en la venontaj similaj eventoj.


Finfine, mi volas dividi kun vi mian sperton kiel preleganto en IJK, VEKI kaj VK. Malantaŭ ĉiu prelegejo estis teknikisto de E@I tre atenta pri la prelego. Malmultaj homoj rimarkis ilian laboron, ĝuste pro tio ke ili ĝin bone faris, sed prelegantoj devis alveni frue al la ĉambro, kaj por solvi eblajn teknikajn problemojn, kaj por trakti kun teknikisto detalojn, ekzemple en kiu momento de la prelego eblus respondi demandojn de la publiko, kiam kaj kiel montri la preleganto(j)n surekrane, kiam kaj kiel montri lumbildon/foton/filmeton, ktp.. Teknikistoj estis tre atentaj dum la prelego, por montri lumbildon sur la ekrano post aŭdi la preleganton diri iun specifan frazon aŭ komenci paroli pri specifa temo, kaj estis pretaj por kolekti la demandojn de la publiko kaj trakti ilin kun prelegantoj (kutime per privata babilejo) pri kiam kaj kiel respondi ilin. Kaj tiu laboro estis tute en Esperanto! En UK prelegantoj kutime bezonas uzi la anglan aŭ eĉ peti helpon de loka esperantisto por klarigi simplan aferon al teknikisto de la kongresejo, sed nun ni povas fieri pri tio, ke en niaj virtualaj kongresoj estas internacia teamo de teknikistoj kiuj flue parolas nian lingvon kaj provizas altkvalitan servon!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj: ekranbildoj




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio