Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rusio registris la monde unuan vakcinon kontraŭ KOVIM-19 kaj 20 landoj volas aĉeti ĝin
2020-08-13


La 11an de aŭgusto rusa prezidento Vladimir Putin anoncis, ke Rusio esploris sekuran vakcinon kontraŭ KOVIM-19, kaj lia filino ricevis ĝin.


La Rusa Direkt-Investa Fonduso deklaris, ke ĝi ricevis petojn de 20 landoj por aĉeti la rusan vakcinon.


La anonco de Rusio pri registrado de la vakcino vekis diskutojn, ĉar Rusio ankoraŭ ne plenumis la klinikan provadon en la tria fazo. Fakuloj diris, ke landoj havas malsamajn normojn pri registrado de vakcinoj. Ĉinio kaj Usono estas la plej rapidaj en esplorado de ĉi-rilataj vakcinoj kaj medikamentoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio