Eldonita nova versio de Xinhua-Vortaro |
2020-08-13 |
La 10an de aŭgusto en Pekino okazis ceremonio pri eldono de la 12a versio de Xinhua-Vortaro. Laŭ Ĝenerala Normo pri Ĉinaj Ideogramoj, la nova versio aldonis, forigis, ŝanĝis kaj reĝustigis iujn ideogramojn kaj aldonis novajn vortojn, ekzemple "origina aspiro", "aplaŭdi", "dudimensia kodo" ktp. Novaj signifoj kaj uzoj estis aldonitaj al iuj vortoj. Estas la unua fojo, ke la nova versio estas samtempe eldonata en la formoj papera kaj cifereca. Ĉiu paĝo havas dudimensian kodon, kaj oni povas kaj legi kaj aŭskulti la vortaron. Xinhua-Vortaro estas la unua moderna ĉinlingva vortaro de la nova Ĉinio. Ĝi spertis plurajn reviziojn de diverskampaj fakuloj en la pasintaj kelkdekaj jaroj. Pli ol 600 milionoj da ekzempleroj estis presitaj kaj distribuitaj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |