Guangxi de Ĉinio: teo farita el aroma akvolilio |
2020-08-11 |
En la komenco de aǔgusto venas rikolta tempo de aromaj akvolilioj en Shibeiping-urbeto de Liubei-distrikto en Liuzhou-urbo, Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio. Vilaĝanoj okupiĝas pri kolektado kaj prilaborado de akvolili-floroj. En la lastaj jaroj, por disvolvi lokan ekonomion, la urbeto rearanĝis akvokampojn kaj kreis kultivan bazon de aromaj akvolilioj. Oni ankaǔ prilaboras akvolili-florojn al teo por plialtigi enspezojn de vilaĝanoj. Jen vilaĝanoj kolektas kaj sekigas akvolili-florojn. Aroma akvolilio estas granda nimfeo. Ĝi estas enkondukita en Taiwan de Ĉinio el Usono en la 1970-aj jaroj. Post multjara kulturado ĝiaj specoj multiĝas kaj oni prilaboras ĝiajn florojn por manĝado kaj trinkado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |