Shaanxi de Ĉinio: kiam vizitas vin orhara simio... |
2020-08-10 |
Lastatempe en Maoping-vilaĝo, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, alvenis sovaĝa orhara simio, unuaklasa ŝtatnivela protektata besto. La simio plenkreska tage suprengrimpas tegmentojn de domoj por serĉi manĝaĵojn kaj vespere dormas en arbaro. Ĝi ne timas homojn, male ĝi volas proksimiĝi al homoj. Ĝi kunfotiĝas kun homoj kaj prenas manĝaĵojn el iliaj manoj. La loko en la suda parto de Qinling-montaro havas bonan medion kaj densan arbaron. Tie troviĝas diversspecaj bestoj ŝtatnivele protektataj. Grandaj pandoj kaj orharaj simioj ofte vizitas vilaĝojn, kaj la lokanoj harmonie kunvivas kun ili. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |