MOS: Tri el ses vakcinoj en klinika provo venas de Ĉinio |
2020-08-07 |
La 6-an de aŭgusto Michael Ryan, ĉefo de la Programo pri San-krizoj en MOS, diris, ke 165 vakcinoj estas provataj. Inter ili 26 vakcinoj estas en klinika provado kaj 3 el 6 en la tria fazo de klinika provado venas de Ĉinio. Estas nekredeble, ke oni akiris tiajn rezultojn en tiom mallonga periodo. La sekva paŝo estas certigi la sekurecon kaj efikecon. En la tria fazo oni komencos grandskalajn testojn. MOS esperas, ke pliaj vakcinoj baldaŭ eniros en la trian fazon de klinika provado. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |