Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hotelo sub la grundonivelo en Ŝanhajo
2020-08-06

La hotelo Sheshan Shimao en Ŝanhajo estas unikaĵo en la mondo: ĝi estis konstruita je 88 metroj sub marnivelo, en forlasita ŝtonminejo, granda truo fosita de Japanio dum la dua Mondmilito. En 2006, Shimao-grupo decidis ripari la truon kaj transformi la "cikatrojn" en "diamantojn". La hotelo kostis 2 miliardojn da juanoj kaj postulis 12-jaran laboron de 5 000 konstruistoj, kiuj laboris tagnokte. La hotelo havas 18 etaĝojn: du super la grundonivelo, 16 sub la grundonivelo kaj du subakve. La akceptejo de la hotelo estas ĉe la grundonivelo, kaj el tie oni subeniras per travidebla lifto. La subakvaj apartamentoj estas desegnitaj por aspekti kiel akvarioj kaj tiel emfazi la subakvan sperton de la gasto.


微信图片_20200806110558.jpg









Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio