Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Help-teamo de landinterno atingis Hongkongon por helpe kontraŭbatali la epidemion de KOVIM-19
2020-08-04

La epidemio de KOVIM-19 en Hongkongo estas severa. Responde al la peto de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio rapide sendis help-teamon de la landinterno al Hongkongo por efektivigi grandskalan nukleacidan testadon. Krome, la centra registaro helpos la hongkong-an registaron fari senpagan testadon al 7,5 milionoj da civitanoj. La unuaj 7 membroj de la teamo jam atingis Hongkongon en la 2-a de aŭgusto.


Laŭraporte, la help-teamo kun 60 spertuloj, elektitaj de la Guangdong-a Komisiono pri Sano, el pli ol 20 publikaj hospitaloj de la provinco, estas la unua profesia teamo el la landinterno sendita de la centra registaro por subteni la batalon kontraŭ la epidemio en Hongkongo. Poste, laŭ bezonoj de Hongkongo, la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio donos al ĝi pli da subtenoj pri medicinaj rimedoj.


La 2-an de aŭgusto, help-teamo atingis Hongkongon kun medicinaj materialoj. 


Samtempe, la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio ankaŭ starigis teamon de la landinterno por helpi Hongkongon konstrui portempan hospitalon. 6 spertuloj pri konstruado de portempaj hospitaloj en la urbo Wuhan de la provinco Hubei liveras teknikan subtenon pri projektado por transformi la Azi-Mondan Eksponejon de Hongkongo en portempan hospitalon, kaj pri ĝiaj funkciado kaj administrado. La 1-an de aŭgusto, la portempa hospitalo en la eksponejo estis oficiale malfermita, kaj akceptis la unuan grupon da infektitoj tagmeze de tiu sama tago. 


(图文互动)(2)特写:探访香港“方舱医院”


(图文互动)(16)特写:探访香港“方舱医院”

La portempa hospitalo en la eksponejo (Fotis Wu Xiaochu, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


(图文互动)(10)特写:探访香港“方舱医院”

La 1-an de aŭgusto, medicinistoj de la portempa hospitalo kunordigis materialojn. (Fotis Wu Xiaochu, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio