Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Provizoraj loĝejoj starigitaj pro inundoj en Hefei, Ĉinio
2020-08-03

Ekde junio de la kuranta jaro, en suda Jangzio, suda Ĉinio kaj la orienta parto de sudokcidenta Ĉinio okazis la plej intensa, plej ampleksa kaj plej longdaŭra pluvado. Rezulte de tio, 148 riveroj inundis kelkajn lokojn en Ĉinio. 


Lastatempe, la mezlernejo 168 en la urbo Hefei, provinco Anhui, orienta Ĉinio, fariĝis provizora loĝejo de pli ol 300 homoj trafitaj de inundo. Tie oni povas vidi diversajn ĉiutagajn necesaĵojn kiel dentopikilo, dentobroso, mantuko, lavmaŝino, fridujo, sekigilo ktp. Tie servas pli ol 400 junaj volontuloj el diversaj rondoj. 


Dai Jun, vicsekretario de la Hefei-a Komitato de la Komunista Junulara Ligo, diskonigis, ke en la provizora loĝejo estas pli ol 30 geknaboj malpli-ol-18-jaraj, por riĉigi ilian vivon, instruistoj de mezlernejoj en Hefei starigis grupojn por doni al ili lecionojn pri pentrado, kantado, metio kaj poezio.


Dai Jun diris, ke en la provizora loĝejo estas ankaŭ "personigaj servoj" por malsamaĝuloj. Konsiderante la altan proporcion de maljunuloj kaj handikapuloj en la loĝejo, oni invitis profesiajn volontulojn fari tradician ĉinan medicinan kuracadon kaj prelegojn pri sano. Volontuloj 24-hore deĵoras kaj helpas tiujn homojn. 


Ĝis la 28-a de julio, 109 provizoraj loĝejoj estis starigitaj en la urbo, kaj entute 218 mil homoj estis translokitaj. 


安置点内生活有序。张俊摄

La provizora loĝejo en la mezlernejo 168 en Hefei


安置点志愿者带孩子们做手工。苗子健摄

Infanoj en la provizora loĝejo 


志愿者给受灾群众发放药品。苗子健摄

Volontulo donas medikamentojn al maljunulo. 


志愿者搀扶行动不便的老人上厕所。苗子健摄

Volontulo helpas maljunulon. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio