Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Heilongjiang de Ĉinio: Wuyu-brodado, utila por forigi malriĉecon
2020-08-03

En Heilongjiang, la plej norda provinco de Ĉinio, ekzistas la speciala brodarto Wuyu-brodado. Ĝi estas tradicia brodarto en la dinastio Jin (1115-1234), kun kunfanditaj brodartoj de manĉur-oj, han-oj kaj oroĉen-oj vivantaj ĉe Wuyuer-rivero. Pro tio, ke multaj brodistoj vivis en Wuyu-urbeto (nuna Changshuihe-agrikulturejo de Bei'an-urbo), la brodarto havas la nomon Wuyu-brodado. Bei'an-urbo situas ĉe la fonto de Wuyuer-rivero, kaj estas unu el la fontoj de la brodado. Wang Chunyan estas la kvarageneracia heredanto de tiu brodarto.






Ŝi diris, ke brodante haŭton, vizaĝon, hararon de homoj, oni devas uzi silkfadenojn pli maldikajn ol homaj haroj kaj ofte vigligas brodaĵojn per grandaj kudreroj. La brodado kunfandis delikatecon kaj viglecon. Ŝi diris, "Inspiro, kreivo kaj moraraĵo estas elementoj necesaj por bona brodaĵo", kaj heredantoj de nemateria kultura heredaĵo devas havi la specialecon senĉese esplori kaj novigi, kaj aldoni al verkoj apartan animon.






Antaŭ multaj jaroj, Wang Chunyan strebis por vivtenado. Ŝi diris: "Tiam neniu sciis Wuyu-brodadon. Pro tio brodaĵoj ne povis esti forvenditaj kontraŭ alta prezo, eĉ se mi uzis multekostajn materialojn kaj multe cerbumis". Por krei sian markon, ŝi partoprenis diversajn eksponadojn kaj brodkonkursojn. Iom post iom, la brodado famiĝis. Samtempe, la urba registaro senpage liveris al Wang Chunyan eksponejon kun areo de 300 kvadrataj metroj por ke la brodarto estu enlistigita kiel provincnivela nemateria kultura heredaĵo. Wang Chunyan starigis lernejon pri Wuyu-brodado, kaj komencis senpagan instruadon. Ĝis nun, jam pli ol 3 mil personoj lernis la brodarton, kaj kelkaj malriĉaj homoj forlasis malriĉecon dank' al la brodado. Wang Chunyan estas tre kontenta pri tio. Ŝi diris, ke la signifo de nemateria kultura heredaĵo ne estas prezentiĝi en muzeo, sed estas utila en ordinara vivo, nur tiel ĝi povas esti vere heredata.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio