Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Baldaŭ komenciĝos Virtuala Kongreso de UEA!
2020-07-31

Ĉijara UK en Montrealo estis nuligita pro la pandemio de KOVIM-19, kaj UEA preparis sian unuan Virtualan Kongreson (VK), okazonta dum la samaj tagoj antaŭe rezervitaj por UK. Jen mesaĝo de la organizantoj de VK kun la plej freŝaj informoj pri ĝi!


vk_logo.png



Aliĝintoj al la kongreso ricevos vendrede, la 31-an de julio, je ĉirkaŭ la 12-a horo laŭ UTC, retpoŝtan mesaĝon kun ligilo por eniri la VK-kongresejon. Kune kun ligilo tie troviĝos ankaŭ retpoŝta adreso kaj pasvorto necesaj por registriĝi, “eniri” al la Virtuala Kongresejo. La kongresejo funkcios ekde vendredo – tamen kun tre limigita enhavo (ĉar la oficiala komenco de la VK estos sabate). Oni rekomendas, ke vi anticipe vizitu la kongresejon por konatiĝi kun la sistemo. Se vi do havos eblon kaj tempon, eniru en la kongresejon jam vendrede, legu nepre informojn de la maldekstra menuo – certe ni rekomendas partojn “Regularo”, “Instrukcioj” kaj “Pri la evento”. En la menuero “Instrukcioj” vi trovos ankaŭ klarigon, kiel plenigi vian propran profilon (supre maldesktre, super la menuo), aldoni vian foton ktp. Aldone vi povos jam provi ekzemple publikajn liberajn “Vidbabilejojn” aŭ “Tekstbabilejojn” kaj ĝui kelkajn filmetojn de la kanada UK-teamo! Ni esperas ke tia ĉi pli frua enireblo faciligos al vi bone orientiĝi en la Virtuala Kongresejo kaj vi povos ekde sabato plene ĝui la programon de VK!


Aldona helpo-informo: bonvolu konscii, ke se vi havas firman/kablan interreton, ni rekomendas uzi ĝin. Vifio (Wi-Fi) estas foje multe malpli potenca, ol kabla interreto. Se vi do volas plene ĝui la kongreson kaj via retkonekto ne estas sufiĉe rapida/forta, ni certe proponas ke vi uzu kablan interreton.


Novaĵo de VK-programo: Laŭtemaj vidbabilejoj


Krom oficiala, jam en si mem riĉa programo de la Virtuala Kongreso (konsultebla nun ĉi tie: https://vk.mondafest.net/programo/), aperas pliaj dumtagaj programeroj – “Laŭtemaj vidbabilejoj”. Pri kio temas? La ĉefa celo estas proksimigi la membrojn (VK-partoprenantojn) al diversaj Esperanto-aktivuloj, ebligi al ili diskuti, demandi, interagi. Samtempe plia celo estas kunigi – faciligi interŝanĝon de ideoj/opinioj/projektoj de “samideanoj” (esperantistoj) kun similaj/samaj fakoj/hobioj/sportoj/religioj ktp. Pere de ĉi-specaj diskutejetoj ni ebligos viglan komunumon, kiu povas dum la tuta VK interagi, konatiĝi unu kun la alia.


Vidbabilejoj dum VK havos 3 subkategoriojn:


1. Unuhoraj diskutgrupoj

Por povi vid-al-vide diskuti pri diversaj temoj, kiuj interesas nin, esperantistojn, ni proponas dum la tuta VK apartajn salonojn, vidbabilejojn – ili estos en la programo klare notitaj per la ĉefa temo (ekz. “muzikemuloj, “biciklantoj” ktp.) kaj dismetitaj tra la tuta tago (24 horojn). Okazos paralelaj 2-3 tiaj ĉambroj – do estas via elekto, kiun temon vi preferas kaj kiam vi ŝatus pri ĝi babili kun aliaj partoprenantoj.


Se do vin interesas iu konkreta temo (ŝlosilvorto estos kutime la nomo de la sporto/hobio/religio/…) – vi estas libera/j eniri. Konsciu, ke ĉi-ĉambroj estos sen gvidanto. Ilia celo estas simple grupigi en unu loko samspecajn partoprenantojn. Temas do pri iuspeca kunigado de samideanoj surbaze de iliaj propraj hobioj, interesiĝoj, fakoj ktp.


Babilĉambroj estos tie por via libera interparolo pri la proponita temo. Sen moderatoro, sen registrado. Sentu vin libera interparoli (voĉe/skribe) aŭ nur aŭskulti babiladon.


Ni kredas, ke la partoprenantoj volos utiligi ŝancon renkontiĝi kun samspecaj E-istoj, konatiĝi kun aliaj samhobianoj, aŭ simple volus ekscii ion interesan/novan pri iu konkreta fako/hobio.


2. “Babilu kun…”

Tiuj ĉi grupoj havos klare sian moderatoron/gvidanton – la konkretan personon, kun kiu oni babilu, al kiu oni demandu. En la programo vi vidos ĉiam konkretan nomon kaj priskribon (ekz. “Babilu kun Adjévi Adjé pri Afriko”) – vi do povos utiligi tiun ĉi unikan ŝancon por persone paroli kun diversaj Esperanto-aktivuloj tutmondaj! Ĉu vi iam deziris diskuti kun la fama aŭtoro de PMEG Bertilo Wennergren, aŭ demandi pri kanto-kreado al jOmO? Jen, dum la ĉi-jara VK vi povos fari ankaŭ tion!


3. Paroligaj rondoj

Ni proponas dum ĉi tiu virtuala VK eblon praktiki Esperanton ankaŭ voĉe kun aliaj partoprenantoj! Multaj el ni daŭre bezonas iom da praktikado, uzi Esperanton voĉe kun aliaj – kaj ĝuste tion eblos fari ankaŭ ĉi tie! La programeroj, markitaj en programo kiel “Paroligaj rondoj” havos sian gvidanton (lertan Esperanto-parolanton), foje eĉ ĉefan temon (pri kiu oni parolos dum tiu konkreta horo). Se vi do sentas emon kaj/aŭ bezonon uzi Esperanton kun la celo pliboniĝi en ĝi, vi estas tre bonvena/j!


ViMF – Virtuala Movada Foiro

Krom la ceteraj laŭtemaj liberaj babilejoj okazos ankaŭ apartaj, kun respondeculoj-gvidantoj de konkretaj organizoj, kiuj prezentiĝos al vi ĉi-maniere ene de la virtuala movada foiro. Ne hezitu do viziti iliajn “budojn”, ekscii novaĵojn kaj planojn, demandi pri ilia agado ktp. Aktivuloj de konkretaj grupoj/organizoj estos je via dispono dum plena horo!


Bonuso: Liberaj vidbabilejoj – Koridoro / Kafejo / Librejo / Manĝejo / Drinkejo

Se hazarde aliaj vidbabilejoj estus plenaj, aŭ vi volus nur simple “promeni” tra la kongresejo kaj renkonti hazardajn partoprenantojn, ni pretigis por vi pliajn kvin ĉi-specajn salonojn. Sentu vin libera eniri laŭ via plaĉo, samkiel foriri kiam vi jam havos aliajn okupojn (aŭ ekos iu interesa programero).


Babilĉambroj servas por plene libera interparolo pri ajnaj temoj. Sen moderatoro, sen registrado. Sentu vin libera interparoli (voĉe/skribe) aŭ nur aŭskulti babiladon de aliaj.


Tempozonoj ne limigos la programon de vidbabilejoj!

La prelega programo de la VK ja estas limigita tempe – ĉefaj programeroj okazos de 12:00 ĝis 18:00 laŭ UTC (do de 14:00 ĝis 20:00 laŭ mezeŭropa somera tempo).


Tamen la vidbabilejoj estas je via dispono diurne! Do dum 24 horoj tage vi povas “eniri” la konkretan ĉambron kaj eble renkonti viajn konatojn, amikojn! Elektu laŭ via plaĉo kaj tempo-dispono.


PS: Kaze ke la vidbabilejo estas malplena, vi povas simple re-iri al la ĉefpaĝo de la platformo aŭ simple en la listo ŝanĝi al alia vidbabilejo. Necesas konscii, ke ja povas okazi, ke en iu konkreta momento estos neniu en iu konkreta ĉambro, dependas de la tempo-zonoj, interesoj de partoprenantoj ktp.


Pli da tuja kontakto dumkongrese danke al Telegramo!

Ĉu vi dezirus senpere komuniki interesaĵojn al aliaj partoprenatoj de VK? Ĉu vi havas demandojn pri la programo? Ĉu eble iu teknika problemo aperas? Ĉu vi scivolemas pri detaloj de iu aparta programero? La organiza teamo forte rekomendas uzi por tiuj celoj aplikaĵon la Telegram – danke al kiu vi povos esti plej rapide informata pri diversaj aferoj, rilataj al VK.


Danke al Telegramo eblos plej rapide kaj efike solvadi ankaŭ viajn teknikajn problemojn (kiuj kutime postulas rapidan interagon), aŭ informi pri programo de VK.


Telegramon eblas instali kiel apon (aplikaĵon) en vian saĝan telefonon – https://telegramo.org/. Ekzistas ankaŭ porkomputila versio.


Por komuniki kaj/aŭ diskuti pri VK bonvolu eniri tiun ĉi grupon: MondaFest’ 2020 kaj la Virtuala Kongreso – https://vk.telegramo.org. Tiel ni povas havi eĉ pli proksiman kontakton unu kun la alia dum la tuta semajno (kaj eĉ poste).


Ni esperas, ke vi ĝuos la VK-programon kaj ke vi ŝatos ankaŭ ĉi-specajn programerojn! Ni jam senpacience atendas vian partoprenon en la historie unua virtuala kongreso de UEA!


Via VK-teamo!


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Informilo de VK-teamo sendita al kongresanoj



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio