Monda Organizo pri Sano: propagiĝo de KOVIM-19 ne diferencas en malsamaj sezonoj |
2020-07-31 |
La 28an de julio, Margaret Harris, proparolanto de la Monda Organizo pri Sano (MOS), diris en Ĝenevo, ke la propagiĝo de KOVIM-19 ne diferencas en malsamaj sezonoj. Ŝi alvokis, ke oni daŭrigu sian klopodadon por preventi KOVIM-19. Margaret Harris diris, ke la nova koronviruso estas novtipa spirkanala viruso kaj malsamas al tradiciaj spirkanalaj virusoj, kies vigleco ŝanĝiĝas en malsamaj sezonoj. Ŝi klarigis, ke iuj opinias, ke en somero la novkoronviruso propagiĝas malrapide, sed faktoj montras, ke sezono ne ŝanĝas ĝian propagiĝon kaj oni devas resti vigle atentaj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |