Esperantistoj de la provincoj Liaoning kaj Henan memorfestis Esperanto-Tagon |
2020-07-30 |
La 26-an de julio, Liaoning-a Esperanto-Asocio kaj Dandong-a Esperanto-Asocio kunorganizis aktivecon por memorfesti Esperanto-Tagon. Pli ol 30 esperantistoj el Liaoning-provinco partoprenis en la aktiveco. Ili esprimis sian amon al Esperanto kaj la decidon kontribui al nia lingvo. (Raportis: Liaoning-a Esperanto-Asocio) Esperantistoj de Xinxiang La 26-an de julio, por memorfesti la 133-an datrevenon de la fondiĝo de Esperanto, Xinxiang-a Esperanto-Asocio okazigis interrete festan kunvenon, kiu daŭris unu horon kaj duonon. La enhavo de la festado inkluzivas diskonigon pri Esperanto kaj prezentadon. (Raportis: Xinxiang-a Esperanto-Asocio) Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |