Okazis en Pekino kunsido pri la tria volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio |
2020-07-30 |
La 29an de julio, en Pekino okazis kunsido pri la tria volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio. En la kunsido partoprenis Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato. Li diris, ke la tria volumo de la libro estas nova frukto de la teorio pri socialismo kun ĉinaj trajtoj disvolvita de la membroj de KPĈ en la nova epoko. La libro montras, kiel KPĈ ne forgesis sian originan aspiron, firme sekvis la mision kaj unuigis kaj gvidis la popolon krei pli belan vivon. Ĝi montras ankaŭ kiel KPĈ klopodas por la komuna prospero de la mondo kaj antaŭenpuŝas la konstruadon de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |