Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua konfirmita best-kazo de KOVIM-19 en Britio
2020-07-30

Laŭ raporto de la usona amaskomunikilo PolitiCo en la 27a de julio, la nukleacida testado al kato en Londono konfirmis ĝian infektiĝon de la nova koronviruso. Ĝi estas la unua konfirmita best-infektito de KOVIM-19 en Britio kaj unu el la malmultaj infektitaj bestoj en la mondo.


La brita registaro raportis la kazon al la Internacia Organizo pri Animala Sano, kiu nun monitoras animalajn kazojn. Nadine Dorries, brita ministro pri sano, diris ke “Paniko pri tio estas nenecesa. Esploro pri tiu kazo montras, ke homo povas infekti animalon, sed la malo ne okazas”.


Laŭ la Departemento pri Medio, Manĝaĵo kaj Kamparo, ĝis nun estas neniu kazo de aliaj animaloj infektita de la kato.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio