Tri-gorĝa akvorezervejo blokis 36,7% de la tria inundo |
2020-07-28 |
Je la 14a horo de la 26a de julio pro pluvego en la supra parto de Jangzio, la akvo alfluanta la tri-gorĝan akvorezervejon kalkuliĝis al 50 mil kubmetroj sekunde. Venis la tria inundo de Jangzio ĉi-jare. Je la 14a horo de la sekva tago la akvofluo tie atingis 60 mil kubmetrojn sekunde, kaj la akvorezervejo blokis kaj mildigis 36,7% da inundo. Ekde la 18a de julio, la akvorezervejo naŭ-foje ĝustigis sian kvanton de akvo-ellaso. Je la 12a horo de la 25a de julio ĝi malaltigis la akvonivelon al 158,56 metroj kaj tiel altigis akvokonservan kvanton je 14,108 miliardoj da kubaj metroj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |