Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio firme oponas perfortan eniron de Usono en ĉinan konsulejon en Houston
2020-07-27

La 25an de julio, Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ la perforta eniro en la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston fare de usonaj leĝplenumantoj.


La 24an de julio, usonaj leĝplenumaj oficistoj perforte eniris en la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston. Responde al tio, Wang Wenbin, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston estas diplomatia kaj konsula ejo, kaj ankaŭ ĉina proprietaĵo. Laŭ la Konvencio de Vieno pri Konsulaj Rilatoj kaj la Ĉin-Usona Konsula Konvencio, Usono ne rajtas atenci la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston per ajna maniero.


Wang diris: "Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ la perforta eniro en la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston fare de usonaj leĝplenumantoj kaj prezentis solenan traktadon. Ĉinio juste kaj laŭbezone reagos al tio."


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio