Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pontoj de Ĉin-Laosa Fervojo finkonstruiĝis
2020-07-27

MAIN202007161757000266314353953.jpg


Lastatempe, estis finkonstruita la granda ponto Ban Ladhan super Mekongo. La finiĝo de konstruado de du pontoj trans Mekongo metis firman fundamenton por laŭplana ekfunkciigo de la Ĉin-Laosa Fervojo.


MAIN202007161757000261574809930.jpg


Laǔ respondeculo de la 8-a Inĝeniera Grupo de Ĉina Fervojo, konstruanto de la du pontoj, la granda ponto Ban Ladhan super Mekongo longas je 1 652 metroj kaj ĝia piliero altas je 57,5 metroj. Ĝi estas ponto de la fervojo kun plej altaj pilieroj, plej granda longeco kaj plej multaj malfaciloj dum konstruado. En Laoso estas varme, kaj dum pluvsezono ofte aperas fulmotondro kaj ventego. Por konstrui la ponton, oni devis transporti materialojn je 28 kilometroj kaj trapasi 7 tunelojn kaj 10 pontojn, kio malfaciligis la laboron. Preventante la epidemion de KOVIM-19, la grupo sukcese plenumis konstruadon de la ponto.


MAIN202007161757000274007311438.jpg


La fervojo dufoje transiras Mekongon en la norda parto de la urbo Luang Prabang de Laoso. La pontego Luang Prabang super Mekongo kuniĝis en la 28-a de julio 2019 kaj ĝi estis finkonstruita en la 23-a de aprilo ĉi-jare. La ponto Ban Ladhan kuniĝis en la 1-a de aprilo ĉi-jare.


Ĉin-Laosa Fervojo estas programo kadre de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la laosa strategio "Igi Landinternon Landkuniga". Kun longeco de pli ol 400 kilometroj la laosa sekcio de la fervojo etendiĝas de ĉin-laosa landlima urbo Boten al Vjentjano, ĉefurbo de Laoso. La konstruado de la sekcio komenciĝis en decembro 2016, kaj laǔplane ĝi ekfunkcios en decembro 2021.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio