En Francio ekvalidas ordono pri uzo de masko en la publikaj lokoj |
2020-07-22 |
Pro releviĝo de la epidemio de KOVIM-19 en iuj regionoj, Francio ekvalidigis la ordonon, ke homoj nepre surhavu maskon en la publikaj lokoj ekde la 20-a de julio. Laǔ la ordono, ekde la 20-a de julio, homoj, kiuj aĝas aŭ superas 11 jarojn, devas surhavi maskon en la fermaj publikaj lokoj, kaj malobeantoj estos monpunitaj je 135 eǔroj. Franca ministro pri sano diris en intervjuo en la 20-a de julio, ke en Francio estas 400-500 lokoj, kie oni infektiĝis pro amasiĝo. En iuj regionoj releviĝas la epidemio, kaj tio estas maltrankviliga, "ni devas preni rimedojn por trakti la situacion". La 20-an de julio en Parizo de Francio, homoj uzas maskon en metroo. La 20-an de julio en Parizo de Francio, iu vendejo donis atentigon pri maska surhaviĝo. La 20-an de julio en Parizo de Francio, homoj surhavantaj maskojn enviciĝis por eniri en ĉiovendejon. La 20-an de julio en Parizo de Francio, homoj en ĉiovendejo, surhavantaj maskojn Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |