Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Post 177-taga fermado, la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino refunkciigis enĉambrajn eksponejojn
2020-07-22

Ekde la 20-a de julio, malaltiĝis la kriz-responda nivelo pri publika sano de Pekino. Tiutage la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino publikigis anoncon, ke ekde la 21-a de julio la muzeo malfermos enĉambrajn eksponejojn kiel la haloj de trezoroj kaj de horloĝoj, surbaze de antaǔmendo de vizitantoj, limigo de ilia nombro kaj evito de amasiĝo. La refunkciigo okazis post 177-taga fermado de la muzeo, kiu fermiĝis en la 25-a de januaro pro la epidemio de KOVIM-19.


搜狗截图20年07月21日0957_1.jpg


Kvankam la muzeo jam laǔorde malfermiĝis ekde la 1-a de majo, konsiderante la epidemian situacion, ĝi malfermis nur siajn subĉielajn partojn, turistoj povis viziti nur la eksterĉambrajn zonojn de la antaǔaj tri haloj, postaj tri palacoj kaj imperiestra ĝardeno kaj aliajn kortetojn.


爱上紫禁城-角楼_副本.jpg


Ĉi-jare estas 600-jariĝo de la Imperiestra Palaco de Pekino. Laǔplane, la muzeo okazigos "Ekspozicion de antikvaj pentraĵoj kolektitaj de la muzeo", "Specialan ekspozicion de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de Su Shi*" kaj aliajn grandajn ekspoziciojn, kaj estos eksponataj ankaǔ pluraj ŝtatnivele trezoraj verkoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


---


* Su Shi (1037-1101): fama literaturisto de la antikva Ĉinio




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio