Ĉinio lanĉos mars-sondilon |
2020-07-22 |
Antaŭ nelonge la Ĉina Nacia Spaca Administracio anoncis, ke la unua mars-sondilo de Ĉinio estos baldaŭ lanĉita. Nun glate iras ĉiuj laboroj de la Pekina Aerospac-Rega Centro por la lanĉo. Kompare kun kunhoma kosmoflugado kaj sondado al la Luno, la unua sondado al la Marso havas kelkajn trajtojn, kiel nova platformo de spacveturilo, esploro en nova kampo, longa plenumo, kompleksa kontrol-modelo, alta postulo de orbita regado kaj malfacilo en urĝa traktado. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |