Ekvojaĝis la unua turista grupo el Pekino |
2020-07-22 |
La 21an de julio grupo el dek turistoj flugis per la flugo KN5867 el Daxing-a Flughaveno al Rizhao de Shandong-provinco. Tio estas la unua turista grupo el Pekino post remalfermiĝo de grupa vojaĝo inter provincoj. Ekde nul horo de la 20a de julio la kriz-responda nivelo pri publika sano de Pekino alĝustiĝis de la dua al la tria, kaj samtempe rekomenciĝis grupaj vojaĝoj aranĝataj de pekinaj vojaĝagentejoj kaj interretaj vojaĝkompanioj. Flugkompanioj diskonigos plurajn produktojn kiel familia vojaĝo kaj difinita vojaĝo laŭ la postulo por preventi kaj regi la pandemion de KOVIM-19. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |