Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
BeiDou el Ĉinio servos tutmonde
2020-07-21


Antaŭ nelonge la lasta satelito por la sistemo BeiDou-3 estis sukcese lanĉita, kaj tio markas plenumon de la konstruado de BeiDou-a Tutmonda Navigada Satelita Sistemo, je ses monatoj pli frue ol la planita. La sistemo liveros al tutmondaj uzantoj lokalizon, navigadon kaj altempigon diurnan kaj precizan.


La japana ĵurnalo Asahi Shimbun raportis, ke krom livero de loko kaj rapido por aŭtoj, ŝipoj, saĝtelefonoj kaj aliaj aparatoj, BeiDou-sistemo povas ankaŭ sendi kaj ricevi tekst-mesaĝojn per satelitoj.


La rusa novaĵagentejo TASS raportis pri disvolvado de BeiDou-sistemo.


La usona retejo Space News klarigis, ke BeiDou-sistemo estas grava infrastrukturo, kiu donos al Ĉinio multajn avantaĝojn en civila, komerca kaj milita kampoj.


La franca tagĵurnalo Le Figaro atentigis, ke dum naturaj katastrofoj la sistemo povas ludi gravan rolon per gvidado de homoj, transdono de informoj kaj provizado de lokalizaj servoj al minado kaj agrikulturo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio