Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hoh Xil de Ĉinio: protektejo de tibeta antilopo
2020-07-21

1126247894_15949020896561n.jpg


Hoh Xil situas en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Kun averaĝa alteco de pli ol 4 600 metroj super marnivelo, ĝi estas unu el la naturrezervejoj plej vastaj, altitude plej altaj kaj plej riĉaj je sovaĝaj bestoj en Ĉinio. Zhuonai-lago estas en la centra regiono de Hoh Xil kaj altas je 4 800 metroj super marnivelo. Ĉiujare tibetaj antilopoj venas de Qinghai, Xinjiang kaj Tibeto al la lago por naski siajn bebojn. Pro tio la lago estas rigardata kiel "akuŝejo" de tibetaj antilopoj.


1126247894_15949020896231n.jpg


Nun estas sezono por generado de tibetaj antilopoj. Patrolistoj savis 11 antilopidojn ĉe la lago. Cewen Doje, membro de la patrolista teamo, diris: "Tiuj idoj apartiĝis de la grupo, se ili ne estus ĝustatempe savitaj, ili falus en diversajn danĝerojn."


1126247894_15949020895131n.jpg


21-jara Doje laboras en Hoh Xil jam de 5 jaroj. Pro sia ŝato al antilopoj, li memvole vartas kaj nutras tiujn antilopidojn.






Li diris: "Por eviti krucan infekton, ĉiu el la 11 antilopidoj havas sian propran suĉbotelon." Por distingi la antilopidojn li atente observas iliajn aspekton kaj harkoloron. Post kelkaj tagoj, li jam konas la karakterizaĵojn kaj kutimojn de ĉiu antilopido.


1126247894_15949020896841n.jpg


Se la vetero estas bona, Cewen Doje malfemis la bredejon kaj gvidas la antilopidojn ludi ekstere. Rigardante kurantajn kaj saltantajn antilopojn, li diris: "Post ricevo de trejno pri memvivtenado, ili povos reveni al la naturo."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio