18-jara volontulo gardas digon |
2020-07-21 |
La 15-an de julio, Yin Mengxing patrolis ĉirkaŭ la digo. La 15an de julio, Yin Mengxing ordigis la provizoran liton en klasĉambro de Caohu-elementlernejo. La 15an de julio, Yin Mengxing (antaŭe) kaj aliaj volontuloj sur Tongma-digo Yin Mengxing, 18-jara, estas diplomiĝinto de la mezlernejo Aikou en Susong-gubernio, Anhui-provinco. La 12an de julio, Yin Mengxing kaj aliaj 10 vilaĝanoj fariĝis volontuloj por gardi digon. Pro la inundo en Jangzio, Tongma-digo en Susong alfrontas defion. Por protekti la digon, Yin Mengxing kaj aliaj volontuloj gardas la 600-metran digon. Ili estas dividitaj en 4 grupojn kaj alterne deĵoras 24 horojn ĉiutage. Pro la longa distanco inter la digo kaj hejmo, Yin Mengxing kaj aliaj volontuloj portempe loĝas en Caohu-elementlernejo, proksima al la digo. Ili dormas sur skribotabloj kaj mem preparas manĝojn. Yin Mengxing diris, ke ilia klopodado estas valora, ĉar ĝi estas por sekureco de la digo. Fotoj: Liu Junxi, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |