Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fruaj klinikaj datumoj pri AstraZeneca-vakcino kontraŭ KOVIM-19 estos publikigitaj venontsemajne
2020-07-17


Laŭraporte de la brita novaĵ-agentejo Reuters, la 15-an de julio, la brita medicina ĵurnalo Lancet diskonigis, ke en la 20-a de julio estos publikigitaj fruaj klinikaj datumoj pri vakcino kontraŭ KOVIM-19, kiu estas esplorita kaj disvolvita de la brit-sveda farmacia giganto AstraZeneca kaj la Universitato Oxford. 


La raporto diras, ke nun oni efektivigas la triafazan klinikan testadon de tiu kandidata vakcino por taksi, ĉu ĝi povas rezisti la novan koronviruson, sed la esploristoj ankoraŭ ne raportis la rezultojn de la unuafaza testado, kiu atestas ĉu la vakcino estas sekura kaj ĉu ĝi povas indukti imunan respondon.


Proparolanto de Lancet diris: "Ni atendas, ke ĉi tiu disertacio, kiu estas en fina redaktado kaj preparado, estu publikigita en la 20-a de julio." 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio