Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel pli ol dek mil homoj forlasis malriĉecon en Aba de Ĉinio?
2020-07-17

1126187724_15936784912221n.jpg


Aba-a Tibeta kaj Ĉjang-a Aŭtonoma Subprovinco de Sichuan-provinco estis konata pro neĝkovrita monto kaj herbejo. Komence de 2020, forlasis malriĉecon lokaj 13 malriĉaj gubernioj kaj urboj kun 103,4 mil loĝantoj. Nun tieaj kamparanoj kaj paŝtistoj ekiras sur la vojo al pli bela estonteco.


Vojoj riĉigaj 


1126187724_15936784912161n.jpg


En Jiashan-vilaĝo de Taoping-urbeto de Li-gubernio, surmonta vojo sin kaŝas en fruktoarboj. Ĉirkaŭ la vilaĝo estas krutaj kaj altaj montoj. Lokanoj diris, ke antaŭe ili plantis maizon kaj terpomon, kiu alportis al ili neniun enspezon kaj eĉ monperdon pro kostoj de homfortoj kaj semoj; kaj nun ĉe montpiedo estas ĉerizujoj, ĉe monttalio prunujoj, ĉe montpinto pomujoj... La pokapa jarenspezo de vilaĝanoj kreskis de pli ol 1 000 juanoj* antaŭ 10 jaroj al 14 772 juanoj en 2019, plejparto de la familioj povas akiri pli ol 100 mil juanojn ĉiujare. Jiashan-vilaĝo estas nur miniaturo de la tuta subprovinco.


Interreta komercado helpas liberiĝon de malriĉeco


1126187724_15936784912321n.jpg


Sur la altebenaĵo en la okcidenta parto de Sichuan ĉiam videblas ŝanĝoj. La novkonstruitaj vojoj kunligas vilaĝojn kaj faciligas vendadon de lokaj produktoj. La interreta komercado prosperas en kelkaj gubernioj, ekzemple, en la ĉambro de rekta dissendo en Songpan-gubernio, du homoj el grupo de multkanala retkomerco en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan, faris rektan dissendon per la retejo JD.com por helpi lokan entreprenon vendi trinkaĵojn el ramnoida hipofeo kaj aliajn specialajn produktojn. Laŭ diskonigo, dum 3-hora rekta dissendo ili povas forvendi produktojn kun valoro de 100 mil juanoj.


Nemateria kultura heredaĵo kreas enspezojn


1126187724_15936784912301n.jpg


En Rangtang-gubernio estas ejo por daŭrigo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, en kiu oni aranĝas lernadon pri tangka-o (tibeta religia bildo aŭ mura pentraĵo), budhisma muziko kaj tibeta medicino. Lokanoj povas senpage lerni tiujn artojn kaj okupiĝi pri farado de artaĵoj post lernado. Ĉiumonate, laboranto povas akiri salajron je miloj da juanoj kaj aldonan vend-enspezon. 






Nun Aba plenforte diskonigas siajn markojn, kiel la pitoreskejo Jiuzhaigou, granda pando kaj herbejo, por kreskigi enspezojn de lokanoj. Kamparanoj kaj paŝtistoj havas plurajn manierojn por pliigi enspezojn: iuj plibonigis siajn vivojn per farado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, iuj fariĝis spertuloj pri plantado, kaj aliaj ŝanĝis sian vivon per interreta komercado... Kultura kaj turisma industrioj prosperas en la gubernioj Maoxian, Wenchuan kaj Jiuzhaigou, kaj aliaj lokoj. En la lastaj 5 jaroj, la subprovinco Aba havas turisman enspezon je 99 133 milionoj da juanoj.

---

* 1 juano egalas al 0.1424 usona dolaro.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio