Kolektataj verkoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 |
2020-07-17 |
La 9-an de julio, la Organiza Komitato de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022, la pekina registaro kaj la registaro de Hebei-provinco kunpublikigis anoncon por tutmonde kolekti verkojn, kiuj prezentas la koncepton de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj, por krei kulturan heredaĵon pri Olimpikoj. La 10 "plej bonaj projektoj" estos eterne prezentataj ĉe la Ŝtata Pavilono por Sketado, sur la placo ĉe la ĉefa enirejo de la olimpik-konkursejo en Yanqing-distrikto de Pekino, sur la premidona placo en Zhangjiakou-urbo de Hebei kaj en aliaj kernaj lokoj por formi kune kun rilataj konkursejoj gravan kulturan heredaĵon pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Samtempe, la organizantoj plenforte igos la kolektadon ponto liganta artistojn kun internacia platformo pri arto. La kolektataj verkoj temas ĉefe pri skulptaĵoj kun novigaj koncepto, teknologio kaj materialoj. La limdato por kolekti verkojn estas la 15-a de oktobro 2020. Post tio, la organiza komitato invitos specialistojn elekti 100 finalistojn kaj 20 kandidatajn verkojn, el kiuj la publiko elektos 10 "plej bonajn projektojn" per reta voĉdonado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |