Riĉa somera rikolto de grenoj en Ĉinio |
2020-07-16 |
La somera produktado de grenoj de Ĉinio havis riĉan rikolton kaj la produktokvanto atingis historian rekordon malgraŭ la pandemio de KOVIM-19 kaj aliaj faktoroj. La 15an de julio la Nacia Buroo pri Statistikoj publikigis donitaĵojn, ke la somera produktokvanto de grenoj kalkuliĝis al 142,81 milionoj da tunoj ĉi-jare, je 0,9% pli multe ol tiu pasintjare. Interalie, la produktokvanto de tritiko kalkuliĝis al 131,68 milionoj da tunoj, je 0,6% pli multe ol tiu pasintjare. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |