Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion signifas la longa vojaĝo de leopardino F8 en Shanxi de Ĉinio?
2020-07-15

Lastatempe, iu kamparano vidis leopardon en Xiyang-gubernio de Shanxi-provinco, norda Ĉinio. Ĝi estas Nord-Ĉina Leopardo (Panthera pardus fontanierii) F8, “famulo” en Taihang-montaro. Tio estas la unua fojo, ke la leopardo aperis en regiono ekster la gubernio, kie ŝi naskiĝis.


F8 naskiĝis en Heshun-gubernio, najbara al Xiyang, kaj aĝas 4 aŭ 5 jarojn. En 2018 F8 ekloĝis en proksima mont-regiono. En la sekvaj du jaroj, ŝi kelkfoje naskis idojn. En junio 2020, la kamparano vidis ŝin ĉe vojo. Huang Qiaowen, plenuma direktoro de Ĉina Alianco por Feliseda Konservado, diris: "La loko, kie oni vidis ĝin, estas kelkdek kilometroj for de ĝia naskiĝloko. Tio signifas, ke la leopardino alkutimiĝas al la nova cirkonstanco kaj evidentiĝas la efiko de ekoprotektado dum multaj jaroj."


1126213819_15942213185121n.jpg

F8 fotita de la kamparano per poŝtelefono


1126213819_15942213185591n.jpg

F8 kun sia ido, fotita de infraruĝa fotilo en Heshun-gubernio en 2018 


Kiel ĉefa vivejo de tiaj leopardoj, Heshun-gubernio translokis 41 vilaĝojn en 2018, kaj tio donis al sovaĝaj bestoj pli grandan viv-spacon. La apero de F8 en la gubernio montras, ke dank' al longtempaj eko-rebonigo kaj arbo-plantado, la loko jam starigis firman fundamenton por specia diverseco.


Huang Qiaowen diris: "La apero de F8 en Xiyang-gubernio pruvas la disseman povon de tiaj leopardoj. Kondiĉe, ke ekologiaj trairejoj funkcias bone, oni povos vidi leopardojn en la norda parto de Taihang-montaro kaj eĉ en Yanshan-montaro de Pekino. Tio estos granda progreso de Ĉinio en protektado de sovaĝaj bestoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio