Raraj bildoj pri elnestiĝo de bucerido |
2020-07-15 |
Post pli-ol-unumonata atendado, fotisto pri ekologio kaptis rarajn bildojn pri elnestiĝo de ido de Granda Bucero (Buceros bicornis): en arbaro de la provincnivela natur-rezervejo Tongbiguan de Yingjiang-gubernio, Dehong-a Taj-a kaj Ĝingpo-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, la birdido unue etendis sian kapon el la nesto, kaj post multfojaj atentemaj rigardoj, ĝi forĵetis objektojn, kiel koto kaj aliaj, kiuj ŝtopas la neston, kaj sekve elflugis el la nesto kaj komencis novan vivon en la arbaro. Familio de Granda Bucero sur branĉoj Birdido elnestiĝanta La birdido elflugas el nesto. "Geedzoj" sur branĉo ĉe nesto Ĵus elnestiĝinta birdido Granda Bucero estas simbola kaj "flagŝipa" specio en tropika pluvarbaro, kaj oni ofte taksas pluvarbaran staton per tiuj birdoj. En la lastaj jaroj, en la gubernio multfoje vidiĝas bildoj pri reproduktado de diversaj buceroj, tio atestas la bonan ekomedion de tiu loko. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |