Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rekomenciĝos interprovinca turismo en Ĉinio
2020-07-15


La 14an de julio la ĝenerala oficejo sub la Ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo publikigis anoncon, ke rekomenciĝos grupa turismo inter provincoj (regionoj kaj municipoj) tutlande.


Ne nur ĉiĉeronoj, sed ankaŭ turistoj estas ekscititaj pri la novaĵo.


Post publikigo de la novaĵo, serĉado pri ferio, hotelo kaj flugo en la retejo Ctrip draste kreskis, kaj serĉoj pri grupaj kaj memservaj vojaĝoj enlandaj tuj kreskis je 500% kompare kun tiuj antaŭ publikigo de la novaĵo.


Ĝis la 21a horo de la 14a de julio, serĉado pri grup-vojaĝaj itineroj en la retejo Qunar kvarobliĝis, kaj vojaĝoj al insuloj de Hainan-provinco, kulturaj vojaĝoj al Yunnan-provinco kaj vojaĝoj en orienta Ĉinio estis la plej multe serĉitaj.


Ĝis la sama tago ne ekzistis altriskaj regionoj en Ĉinio, kaj en Pekino estas neniu nov-konfirmita kazo dum sinsekvaj ok tagoj, kio kreas bonajn kondiĉojn por rekomenci interprovincajn vojaĝojn.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio