Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La nombro de 5G-uzantoj en Ĉinio superos 70% de tiu en la tuta mondo
2020-07-14


La 9-an de julio, en la altnivela dialoga forumo pri cifereca epoko, Xu Xianping, konsilanto de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke dank' al rapida disvolviĝo de 5G en Ĉinio, la nombro de interretaj aparatoj de Ĉinio atingos 4,2 miliardojn ĉi-jare, okuponte trionon de tiu de la tuta mondo. En la fino de la kuranta jaro, Ĉinio havos pli ol duonon de la baz-stacioj de 5G en la mondo, kaj la nombro de 5G-uzantoj en Ĉinio superos 70% de tiu en la tuta mondo. 


Xu Xianping diskonigis, ke 5G povas stimuli disvolviĝon de multaj industrioj. Antaŭ 2025, novaj infrastruktur-rilataj industrioj, inkluzive de 5G, interreto de aĵoj, artefarita inteligenteco, industria Interreto, nuba komputado kaj datumara centro, ricevos investojn de 2,5 bilionoj da usonaj dolaroj, kaj pligrandigos skalon de la industria ĉeno je preskaŭ 12 bilionoj da usonaj dolaroj, kun jara averaĝa kresko je pli ol 20%. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio