Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ponto konstruita dum nokto en Jiangxi, Ĉinio
2020-07-14

Pro la forta pluvado en la 8-a de julio, en la gubernio Hukou, kiu troviĝas en la urbo Jiujiang de la provinco Jiangxi, sudorienta Ĉinio, ĉefa vojo estis inundita. Rezulte de tio, ĉirkaŭ 50 mil homoj en ĉirkaŭaj areoj renkontis malfacilon en ĉiutaga vivo. Por solvi ĉi tiun problemon, oni dum la nokto konstruis ponton sur la inundita sekcio. Je la 3-a horo de la 9-a, post laborado dum pli ol 13 horoj, finfine la ponto longa je 100 metroj kaj larĝa je 1,5 metro estis konstruita, kaj tiel lokanoj povas libere vojaĝi. 



La 9-an de julio, homoj iris sur la ponto. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio