Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Protekto de Anthropoides virgo en Ĉinio
2020-07-13

Anthropoides virgo estas la plej malgranda gruo kaj havas longecon de ĉ. 80 cm, kiam ĝi atingis plenaĝecon. Tia gruo vivas ĉefe en meza Azio, kaj ĉiujare migras suden de la landlima regiono inter Ĉinio kaj Mongolio al Thar-dezerto de Barato, trans Himalajon, por pasigi la vintron. Malmulte da tiaj gruoj vivas en Ĉinio, kaj precipe maloftas, ke ili naskis kaj elkovis idon en urba parko. Sed la 23-an de junio, ido de Anthropoides virgo elkoviĝis en la parko de malsekejo Aixi-lago de Nanchang-urbo, Jiangxi-provinco, sudorienta Ĉinio. Konsiderante ke nun en suda Ĉinio estas inunda sezono kaj la grua bebo eble estas vundita de aliaj bestoj, lokaj laborantoj transportis ĝin por protektado. Nun la 6-taga grueto jam pezas 101,5 gramojn, oni resendos ĝin al ĝiaj gepatroj kiam ĝi estos pli granda.











Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio