Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Specialistoj kaj kleruloj de Ĉinio kaj mez-orientaj landoj renkontiĝis en surreta forumo por diskuti pri kunlaboro kaj disvolvado
2020-07-13

La 11-an de julio okazis surreta forumo "Kunlaboroj inter Ĉinio kaj Mez-oriento dum la epidemio de KOVIM-19: tradicia amikeco kaj kreo de komuna estonteco" kunorganizita de la altnivela pensfabriko de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, Ĉin-Afrika Instituto kaj Universitato de Sharjah. La forumon ĉeestis 45 specialistoj kaj kleruloj el preskaǔ 10 landoj. Ili diskutis "surloke + videe" pri la temoj "Kunlaboroj inter Ĉinio kaj mez-orientaj landoj por batali kontraǔ la epidemio" kaj "Perspektivo pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Mez-oriento post la epidemio", interŝanĝis opiniojn kaj spertojn kaj atingis interkonsenton pri plua kunlaborado.


Xie Fuzhan, estro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, dum sia salutparolo al la forumo, diris, ke la propagiĝo de la epidemio plue sentigis al diverslandaj popoloj, ke ĉiuj landoj havas komunan sorton, kaj nur solidareca batalado estas ĝusta elekto. Konstruado de la komunumo de Ĉinio kaj arabaj landoj de la komuna estonteco estas konforma al la tempa tajdo de ambaǔflankaj kunevoluo kaj kunprogreso kaj al la volo de popoloj pri bela vivo.  


Essam Sharaf, eksa ĉefministro de Egiptio, diris en la videa prelego, ke nun la mondo staras antaǔ vojkruciĝo, Ĉinio kaj mez-orientaj landoj, kiuj ambaǔ havas longan historion de civilizacio, devas pliigi solidarecon kaj kunlaboron kaj ludi gvidan rolon por antaǔenpuŝi la novan internacian ordon kaj transformon en la administra sistemo de la mondo, por kunkrei la brilan estontecon.


Per la Silka Vojo, Ĉinio kaj mez-orientaj landoj starigis amikecon. Princo Turkial-Faisal, prezidanto de la Centro de Reĝo Faisal por Esplorado kaj Islamaj Studoj, diris, ke dum la batalo kontraǔ la epidemio, multaj infrastrukturoj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo" ludis pozitivan rolon, "el tio ni vidis la gravecon de la kunlaboroj de 'La Zono kaj Vojo' kaj estas plena je fido pri ĝia perspektivo."


Kleruloj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Libano, Jordanio kaj aliaj landoj diris, ke en tiu ĉi grava momento de la homa evoluado, Ĉinio kaj mez-orientaj landoj precipe bezonas reciprokan subtenon, plimultigi kunlaborojn kaj solidarece agadi por trakti la epidemion kaj aliajn defiojn en nuneco kaj estonteco, kaj klopodi por konstrui la modelon Ĉini-Mezorientan de la homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio