Seninfektiga roboto en Pekino |
2020-07-13 |
La 7-an de julio 2020, sur strato de la distrikto Fengtai en Pekino, Ĉinio, oni funkciigis seninfektigan roboton por mortigi virusojn. Laŭraporte, la roboto estas desegnita kaj fabrikita de Ĉina Aerospaca Scienca kaj Industria Kooperativo. Kunportante 15 litrojn da desinfektaĵoj, la roboto povas veturi 5 kilometrojn pohore kaj seninfektigi areon de 10 mil kvadrataj metroj. Ĝi povas ne nur funkcii en subĉiela areo kaj en ĉambro, sed ankaŭ iri sur ŝtuparo. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |