Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brita erudiciulo: la nova koronviruso eble delonge estis "dormanta" en diversaj lokoj de la mondo
2020-07-10

Laŭ la raporto, kiu citis opinion de doktoro Tom Jefferson el Oxford-Universitato, publikigita en la retejo de la brita ĵurnalo The Telegraph, pli kaj pli multaj pruvoj montras, ke la nova koronviruso jam ekzistis en la mondo antaŭ la eksplodo en Azio. Li diris, ke la viruso eble delonge restis "dormanta" kaj ekpropagiĝis kiam kondiĉoj estas favoraj.


Unu el la pruvoj de Jefferson estas raporto de Universitato de Barcelono, Hispanio, publikigita en la 26a de junio. La esplor-teamo de la universitato trovis la novan koronviruson en specimeno de eluzita akvo kolektita en Barcelo en marto 2019. Tio okazis multe pli frue ol la konfirmo de la unua kazo de KOVIM-19 en la mondo.


Laŭ Jefferson, multaj virusoj estas "dormantaj" kaj ili aktiviĝas pro favoraj kondiĉoj. Tio aliflanke informis al ni, ke ili venas rapide kaj malaperas ankaŭ rapide. “Ni devas esplori la ekosistemon de la viruso por scii ĝiajn originon kaj ŝanĝiĝon”, li aldonis.


Li opinias, ke kloakoj kaj publikaj necesejoj eble estas propagiĝ-kanaloj krom flugantaj eretoj en aero. “Multaj pruvoj montras, ke la nova koronviruso ekzistas en eluzita akvo de multaj lokoj, kaj ĝi povas propagiĝi per ekskrementoj.” Tial, necesas pluaj esploroj pri infektiĝo per kloako aŭ en viandproduktejo.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio