Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis nuba pintkunveno de Monda Artefarit-Inteligenta Konferenco
2020-07-10


La 9an de julio en Ŝanhajo malfermiĝis nuba pintkunveno de la Monda Artefarit-Inteligenta Konferenco 2020. La konferenco kun la temo "inteligenta konektado, nedividebla komunumo" okazas en kaj ekster la interreto.



La konferenco invitas preskaŭ 600 partoprenantojn ĉinajn kaj alilandajn, inkluzive de sep gajnintoj de Turing-premio, unu gajninto de Nobel-premio, 39 akademianoj entute pli ol 200 fakuloj kaj erudiciuloj kaj ĉefoj de pintaj artefarit-inteligentaj kompanioj ĉinaj kaj alilandaj. Iuj partoprenantoj prelegis unuafoje per homa holografia projekcio en grandskala mondkunveno. La konferenco ankaŭ unuafoje starigas filiojn en multaj eksterlandaj urboj, ekzemple Hamburgo de Germanio kaj Seulo de Sud-Koreio.


Li Yong, ĝenerala direktoro de Organizo pri Industria Disvolvado de Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke artefarita inteligenteco havas brilan perspektivon kaj povas esti aplikata en sciencaj esploroj, esplorado pri medikamentoj kaj vakcinoj, administrado de medicinaj institucioj kaj rimedoj, kaj analizado de datumoj por disvolvi publikajn politikojn.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio