Spajro de Notre-Dame rekonstruota kiel la originala |
2020-07-10 |
La 9an de junio la katedralo Notre-Dame, fotita de Gao Jing, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo La 9an de julio Roselyne Bachelot, nova franca ministro pri kulturo, diris en intervjuo kun la radio France Inter, ke estis atingita vasta akordo pri restaŭro de la katedralo Notre-Dame detruita de incendio, kaj ĝia spajro estos rekonstruita "kiel la originala". La 15an de aprilo 2019 tegmento kaj spajro de la katedralo estis bruligitaj en incendio. La restaŭro de la katedralo komenciĝos en 2021. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |