Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Pekino ne estis nove konfirmita kazo de KOVIM-19 en du sinsekvaj tagoj
2020-07-10


Laŭ raporto de Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano en la 8-a de julio, ĝis la 7-a de julio, en Pekino ne estis nove konfirmita kazo de KOVIM-19 dum du sinsekvaj tagoj, kaj ne estis loka nove konfirmita kazo en aliaj provincoj dum la lastaj ok tagoj.  


La 7-an de julio, en Pekino ne estis nove konfirmita kazo, nek suspektita kazo kaj sensimptoma infektito de KOVIM-19, 13 malsanuloj elhospitaliĝis, kaj la nombro de elhospitaliĝintoj tage estis plej granda post apero de la epidemio rilata al la bazaro Xinfadi. En landinterno de Ĉinio estis 7 nove konfirmitaj kazoj el aliaj landoj, kaj ĝis nun estas entute 1 949 tiaj kazoj. En la sama tago, aperis 6 sensimptomaj infektitoj kaj entute 117 tiaj infektitoj estas en medicina observado.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio