Mondaj geoparkoj aldonitaj en Xiangxi kaj Zhangye de Ĉinio |
2020-07-09 |
La 7an de julio en la 209a sesio de la Plenuma Buroo de Unesko en Parizo, geoparkoj en Xiangxi kaj Zhangye, rekomenditaj de Ĉinio, estis oficiale enlistigitaj kiel mondaj geoparkoj de Unesko. Ĝis nun Ĉinio posedas 41 mondajn geoparkojn, kies nombro okupas kvaronon de 161 tutmonde, kaj pro tio, Ĉinio okupas la unuan lokon ĉi-flanke. Xiangxi-a Monda Geoparko Xiangxi-a Monda Geoparko situas en la profundo de Wuling-montaro en la Xiangxi-a Tuĝja-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Subprovinco en Hunan-provinco. Ĝi posedas 160 kulturajn situojn de paleolitiko kaj neolitiko. Tie estas la ĉefa setlejo de la etnoj Tuĝjao kaj Mjaŭo, kies longaj historioj kaj kulturoj estigas la unikan folkloron. Zhangye-a Monda Geoparko La plej rimarkinda trajto de Zhangye-a Monda Geoparko estas la pitoreskaj montetoj konsistantaj el buntaj faldaj kotŝtonoj kaj konglomeraĵoj, kaj ĝia internacia geologia signifo estas esplorata de multaj geologoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |