Proviantŝipo Poyanghu retiriĝis kaj novulo venas |
2020-07-09 |
La proviantŝipo Poyanghu La 6an de julio en iu milita haveno en Ningbo la proviantŝipo Poyanghu -- "veterano" servinta pli ol 40 jarojn en la ĉina mararmeo -- glore retiriĝis el servo. Kiel la unua proviantŝipo desegnita kaj farita de Ĉinio, Poyanghu estigis multajn rekordojn en la historio de konstruado de la ĉina mararmeo: kun aliaj ŝipoj ĝi unuafoje plenumis mision en suda hemisfero; kun aliaj ŝipoj ĝi unuafoje vizitis alian landon; ĝi unuafoje trapasis la Malakan Markolon... Nun la "veterano" retiriĝis kaj "novulo" okupas ĝian lokon por daŭrigi la misiojn! La proviantŝipo Hulunhu En septembro 2017 la ampleksa proviantŝipo Hulunhu, sendepende esplorita de Ĉinio, oficiale ekservis en la ĉina mararmeo. La ŝipo longa je 241 metroj kaj larĝa je 32 metroj, kun akvodismeto de 50 000 tunoj, povas kuri je 25 nodoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |