Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la unua kunveno de la Komitato por Konservi Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono
2020-07-08

La 6an de julio, okazis la unua kunveno de la Komitato por Konservi Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono. Partoprenis en la kunveno la tuta membraro de la komitato kaj konsilisto pri ŝtata sekureco difinita de la centra registaro de Ĉinio.


La komitato estas starigita laŭ la Leĝo de Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono.


Laŭ la 14a artikolo de la leĝo, la devo de la komitato inkluzivas: analizi, esplori kaj taksi situacion de ŝtata sekureco en Hongkongo kaj ellabori planojn kaj politikojn pri ŝtata sekureco; antaŭenpuŝi kompletigon de rilataj leĝ-sistemoj kaj plenum-mekanismoj; kunordigi gravajn laborojn kaj agadojn pri konservo de ŝtata sekureco en la regiono. Aliaj organizoj aŭ individuoj en Hongkongo ne devas interveni en la laborojn de la komitato. Informo pri laboroj de la komitato ne estas publikigita kaj la decidoj faritaj de la komitato ne necesas reekzamenon de justico.


Redaktoro: Gao Shuyuan 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio