Brazila prezidento testita pozitive pri KOVIM-19 |
2020-07-08 |
Matene de la 7a de julio brazila prezidento Jair Bolsonaro anoncis en surloka elsendo de pluraj lokaj amaskomunikiloj, ke li estis testita pozitive pri KOVIM-19. Bolsonaro diris, ke li sentis sin malbona ekde la 5a tago ĉi-monate kaj lia stato malpliboniĝis en la sekva tago. Aperis simptomoj kiel laciĝo kaj muskol-doloro, kaj lia korp-temperaturo iam atingis 38 gradojn. Prezidenteja kuracisto suspektis lin pri la nova koronviruso. Poste, li vizitis hospitalon kaj havis X-radian ekzamenon pri pulmo, sed neniu problemo estis trovita. Li estis testita pri nova koronviruso, kaj la rezulto montriĝis pozitiva matene de la 7a tago. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |