Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usono oficiale anoncis retiriĝon el MOS en venontjara julio
2020-07-08


La 7an de julio Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario de UN, diris, ke en la antaŭa tago Usono oficiale informis António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, ke Usono retiriĝos el la Monda Organizo pri Sano (MOS) en la venontjara julio.


Dujarric retpoŝte konfirmis tion al amaskomunikiloj tiutage, ke Usono oficiale informis Guterres en la 6a tago ĉi-monate, ke ĝi retiriĝos el MOS en la 6a de julio 2021. Guterres pridemandas MOS, ĉu Usono plenumas ĉiujn kondiĉojn por retiriĝi el MOS.


Dujarric diris, ke Usono estas la kontraktanta partio de MOS ekde la 21a de junio 1948. Laŭ kondiĉoj starigitaj kiam Usono aliĝis al MOS, Usono devas prezenti la anoncon pri retiriĝo antaŭ unu jaro kaj plenumi koncernajn financajn obligaciojn.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio