Wuhan komplete seninfektigis ekzamenejojn de la tutlanda ekzameno por eniri superajn lernejojn |
2020-07-07 |
La 5-an de julio, ses fajrobrigadistoj de la distrikto Hanyang de la urbo Wuhan, la provinco Hubei, efektivigis kompletan seninfektigon en rilataj publikaj areoj kaj ekzamenejoj de la tutlanda ekzameno por eniri superajn lernejojn. Laŭraporte, dum la ĉi-jara tutlanda ekzameno, Wuhan plifortigas la sanitaran superrigardon al hoteloj kaj aliaj publikaj lokoj ĉirkaŭ la ekzamenejoj, kaj kontroladon pri seninfektigo, ventolado, higieno de skribtabloj, seĝoj kaj trinkakvo en la ekzamenejoj, kaj pri purigado ĉirkaŭ la ekzamenejoj por certigi preventadon de la epidemio. La 5-an de julio, en Wuhan oni faris seninfektigon en ekzamenejo de la tutlanda ekzameno por eniri superajn lernejojn. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |