Mediprotekto de Ĉinio: Sangaj fazanoj en arbaro de Qinling-montaro |
2020-07-07 |
En la arbaro de la regiono de Qinling-montaro kun alteco je 2 800 metroj super marnivelo vivas sangaj fazanoj (Ithaginis cruentus), bestoj ŝtatnivele protektataj. Ili estas fazanoj alkutimiĝintaj al arbaroj kaj arbustoj de alta kaj malvarma montregiono kaj vivas grupe. Pro ŝanĝoj de sezonoj, sangaj fazanoj migras de malalta al alta loko. Plejparto da sangaj fazanoj vivas en Ĉinio. Ili ĉefe manĝas semojn de kreskaĵoj, muskojn sur trunkoj kaj ankaŭ insektojn. Pro tio, ke ili ĉiam sin kaŝas en montaro kaj estas sentemaj, ili ĝis nun ankoraŭ ne estas bredataj de homoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |